Ni esploru la Novan Muzeon “Yancuic”
10:00 - 13:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Renkontiĝo por lernantoj kaj parolantoj de Esperanto en la ĉefurbo de Meksiko.

Loka

Yancuic en la naŭatla lingvo signifas “nova”. Ni vivu novan sperton konante ĉi tiun novan muzeon! Ĝi temas pri klimata ŝanĝo, daŭripovo, biodiverseco, la sunsistemo kaj, ĝenerale, natursciencoj. La muzeo Yancuic videblas ekde la metrostacio “Constitución de 1917” de la linio 8, en “Iztapalapa”, Meksikurbo, la eniro estas tute senpaga. Do, ek al la aventuro!
La rendevuo estos dimanĉe, la 19an de majo, je la 10ah. en la enirejo de la museo, bonvolu esti akurataj. Ni planas esti proksimume du horojn tie. Poste, laŭ prefero de partoprenantoj, ni povus viziti la apudan telferon, kiu kostas $7.00 (meksikajn pesojn).
Ni renkontiĝu esplorante novajn lokojn! Bonvolu konfirmi vian ĉeeston al la grupo de Whatsapp “Renkontiĝoj Mekiskurbo” (https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI) aŭ sendi mesaĝon al la poŝtelefonnumero 55 37842401. Ni volas vidi vin tie!
Organizas: MEF. Respondecas: Víctor Sombra.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

estraro(ĉe)esperanto-mexico.org
Acceso al Paradero, Los Ángeles, Iztapalapa, 09830 Ciudad de México.

Interesiĝintoj

Administranto