🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-54. Origamio el monpapero. Kiel plialtigi la valoron de mono?
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-54. Origamio el monpapero. Kiel plialtigi la valoron de mono?

InternaciaKurso

Ateliero-54. Origamio el monpapero. Kiel plialtigi la valoron de mono?

La modo de faldi origamion el monpapero disvastiĝis en Eŭropo kaj Usono preskaŭ 100 jarojn antaŭe. Por altigi la valoron de la dolaro kiel trinkmono en kafejoj kaj restoracioj vizitantoj faldis origamion el ĝi.
Ni pridiskutos tiun temon kaj faldos kelkajn modelojn el dolaro aŭ el la rektangulo, kiu restas kiam vi faris kvadraton el A4.


En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 

La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
14.11.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: 
 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto