Ni festas la naskiĝtagon de la kreinto de Esperanto, D-ro L. L. Zamenhof kune en neformala etoso en la kafejo Mellow Mug.
Tre evidentiĝos, kiuj ni estos: la laŭta grupo kun la Esperantaj flagoj kaj ĉemizoj aŭ ĉapeloj. Ĉiuj estas bonvenaj, de ĉiuj parolkapabloj - inkluzive de homoj scivolaj pri kio temas la bruo.
Ni mallonge diros "Saluton" al niaj regionaj kaj internaciaj EO-amikoj rete dum la renkontiĝo.