La 59-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en somero 1974 en Hamburgo kun 1650 partoprenantoj el 50 landoj. La temo estis „Naciismo kaj internacia kunlaboro en nuntempa mondo“. Ĉi tiu kongreso estis grava precipe ĉar la prezidanto de UEA, Ivo Lapenna, deklaris sian retiriĝon el ĉiuj funkcioj en la Esperanto-movado. Li supozis, ke li ne ricevos plimulton en la elektoj. Poste li asertis, ke „puĉo“, helpata de komunistoj, forigis lin el la ofico. La Komitato de UEA elektis novan Estraron, kun d-ro Humphrey Tonkin kiel prezidanto. Ni legos artikolon de Humphrey Tonkin el La Ondo de Esperanto.
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:30 – 21:00 h (UTC+1). Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442 La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis.