Post tri jaroj da trudita reta kongresado, eblos denove renkontiĝi ĉeeste en unu el la kulturdomoj mastrumataj de francaj esperantistoj: la kastelo Greziljono. La kongreso okazos inter mardo la 18a de julio kaj mardo la 25a de julio 2023. Eblas rekte informiĝi pri la gastig-kondiĉoj en la retejo de la kastelo: http://gresillon.org/?lang=eo.
Aliĝ-detaloj sekvos kiel eble plej baldaŭ.
SAT cetere estas societano de la kooperativo, kiu mastrumas la kastelon ekde 1952. En Greziljono jam okazis postkongreso sekve al la 60a SAT-Kongreso okazinta en Bulonjo ĉe Maro en 1987.