🖥 Kunveno de verduloj okaze de la germana, pola kaj fervoja kongresoj
15:15 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Verdire, Verde kaj Verve: diskutoj pri politika ekologio

Internacia

Ni  kunvenos je Dimancho 23a de Majo de 15:15 - 16:30 (mez-europa somera tempo = UTC, Greenwich +2) okaze de la komunaj 3 kongresoj: germana, pola kaj fervoja; por partopreni tie bonvolu alighi vin - senkoste, kaj sendepende kie vi loghas - je la kongreso/ au je unu el tiuj 3 kongresoj:

kaj tuj poste je 17:00

ni kunvenos kadre de AVE kaj Verduloj en EELV (la franca Verda Partio):

Kiu gvidos la mondon al klimata saĝeco ?


Post rapida rea sin-engaĝo en la Pariza interkonsento, fine de Aprilo, la usona Prezidento Joe Biden kunvenigis kvardek ŝtat-gvidantojn al videokonferenco kie li anoncis signifan malpliigon de usona ellasaĵoj de forcejaj gasoj. Li samtempe proklamis ke Usono intencas fariĝi la unuaranga potenco koncerne la batalon kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Ĉu tio estas realisma perspektivo?

Fakte, sufiĉas malprofunda rigardo al la nuna kaj pasinta situacioj por konstati ke ĉi-kampe ekzistas fendego inter promesoj kaj konkretaj planoj aŭ atingaĵoj . Bedaŭrinde tia ekarto, ekzistas en aliaj landoj, kiel freŝdataj eventoj elstarigis en Germanio kaj Francio.En ambaŭ landoj kortumoj ordonis al la registaro agadi pli rapide.

Michael Leibman enkondukos la temon rilate al Usono, kaj Manfred Westermayer , Guillaume Vera-Navas repektive koncerne Germanion kaj Francion.

Ni invitas vin partopreni por diskuti la temon ĝenerale, aŭ priparoli la situacion en via lando.

Dimanĉo la 23a de Majo, de la 17a ĝis la 18a30, CentrEŭropa SomerTempo (CEST) (Madrido, Parizo, Varsovio...) 

La kunveno okazos per Zoom.

Kontaktu nin per retpoŝto, se vi interesiĝas partopreni.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.verduloj.org
manfred(ĉe)westermayer.de

Interesiĝintoj

Administranto