🖥 La kurioza konduto de akvo
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Legado kaj diskutado

InternaciaAlia

Akvo - estas ĉi tiu simpla sed abunda molekulo, kiu difinas la veteron. Depende de kie oni loĝas surtere kaj de la tempo de la jaro, la aero povas esti seka kiel korko aŭ humida kiel duŝo. Kaj se oni vere bonŝancas, la akvovaporo frostiĝas kaj falas al la tero kiel neĝo. Akvo estas la sola substanco kiun oni povas trovi en ĝiaj gasa, likva kaj solida fazoj en la naturo. Ĉi tiuj kvalitoj emerĝas el fenomenoj je la molekula skalo, kaj bona kompreno de tiu molekula mondo klarigas ankaŭ aliajn kuriozaĵojn, kiel la fakto ke glacikuboj flosas aŭ ke gutoj estas sferoj. Laŭ artikolo de revuo KONTAKTO, samkiel artikolo pri „Nanoteĥnologio“. 
 
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:30 – 21:00 h (UTC+1).  
Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442
La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis.

image.png 341 kB
Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto