Svisa ILEI-Sekcio
La Svisa ILEI-Sekcio vigliĝas kaj proponas al vi seminarion en la sabato 10-a de septembro aldone al la StudSabato kutima (kiu estas trinivela lingvokurso tuttaga kun komenco je la 10:15), do de la 16-a horo ĝis la 17:30, en CDELI. La temo estos: ĉu korekti, kiel korekti? Ne temas nur pri korektado farita de instruisto, sed ankaŭ pri kongresaj situacioj, kiam iu aŭdas eraron ĉe alia persono kaj pripensas: ĉu mi diru ion? Prelegos Mireille Grosjean, lingvoinstruistino kaj eks-prezidanto de ILEI kun ebla kontribuo de Monika Molnar. Do la seminario estas por ĉiuj!