Saluton, Geamikoj!
La venontan sabaton, la 16-an de julio, ekde la 13a horo, la Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso, faros kunvenon en Placo Zamenhof - Belo-Horizonto, por ke ni konatiĝu, amuziĝu kaj parolu en Esperanto.
La celo de la kunveno estas komenci sciigi la loĝantaron de BH pri kio temas la placo kaj konigi la placon kiel Placo de Esperanto.
Ni portos gitaron kaj ni antaŭĝojas se vi invitus aliajn gitaristojn kaj kantistojn por ludi kaj kanti muzikojn ankaŭ en Esperanto.
Ĉe la placo kaj proksime estas restoracioj kie ni povas drinki kaj manĝi.
Ni atendos vin.
Brakumon.
SEM - Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso