Esperantistoj el Vogezoj kaj Nigra Arbaro invitas al
. Amika Tago en Paralela Universo
. 15-a de aŭgusto 2020, 10:30
. Freiburg Hauptbahnhof
Foje ĉi-flanke de la rivero Rejno, foje aliaflanke, la Amika Tago estas
unutaga aranĝo por renkontiĝi kaj babili kaj komune viziti iun belan
interesan lokon.
Ĉi-jare Freiburg intencis grandskale festi sian 900-jaran jubileon, sed
tiam venis la koronaviruso ... . Ni esperantistoj havas kroman kaŭzon
por festi: ĉi-jare la Amika Tago okazas la 20-an fojon en la jaro 129 de
la Frajburga Esperanto-grupo. Do, ni ĉiukaze festos.
Informojn pri la programo vi trovos
esperanto-bw.de en Esperanto sub
menupunkto BAVELO-aranĝoj ĉe "Amika Tago"
La aliĝo estas senkosta kaj bonvena: Skribu mallongan retmesaĝon ĝis la
13a aŭgusto al:
Ursula<punkto>Niesert<ĉe>esperanto<punkto>de kaj
Julia<punkto>Noe<ĉe>esperanto<punkto>de