🖥 Diskuto: planoj kaj celoj por la jaro 2021
20:30 - 22:00
Aŭstralio/Adelajdo
Elekti horzonon
Zumado per Zoom (ĉiusemajna babilado)

Internacia

Ni renkontiĝas ĉiusemajne je la sama horo por babili, kutime laŭ temo, sed ofte ne. Novaj partoprenantoj estas aparte bonvenaj.

Estas bone ĉiudecembre trarigardi la finiĝantan jaron, kaj pensi pri kion oni celis atingi, kion oni jam atingis, kaj kion oni ankoraŭ ne atingis. Ĉi-jare, mi supozas ke la plejmulto de homoj devis tute ŝanĝi aŭ forgesi la planojn (ekz. pri vojaĝoj kaj studado) pro la pandemio, kaj multaj homoj estis maldungitaj. Eĉ la Universala Kongreso estis prokrastita ĝis 2022 kaj anstataŭis ĝin la unua Virtuala Kongreso. Sed espereble en la venonta jaro per striktaj reguloj kun ebla apero de nova vakcino, la nombro de kazoj malkreskos kaj la vivo iom post iom renormaliĝos. Sed eble, ĉar ne ne scias ĉu tio okazos aŭ ne, ni devus elekti planojn kaj celojn fareblajn en la domo. Kion vi opinias? Kio estas viaj planoj kaj celoj por 2021?

Partoprenu merkredon je 20:30 (UTC +10:30), per la jena ligilo:
https://us04web.zoom.us/j/72895643386?pwd=QjR2NHFXT1NSQkN3czN5ZHFtdCtqUT09
identigilo: 728 9564 3386, pasvorto: celante
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/groups/zumado.pe...

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBenno Lang