🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-57. Movebleco: la ĉefa principo de origamio.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-57. Movebleco: la ĉefa principo de origamio.

InternaciaKurso

Ateliero-57. Movebleco: la ĉefa principo de origamio.

Movebleco – la ĉefa principo de origamio – spekteblas ĉie, kie origamio rolas kiel baza principo en formkreado, kio ajn estus: kreaĵo de Lia Moŝto Naturo, aŭ moveblaj paperaj ludiloj por infanoj aŭ nuntempaj teknikaĵoj de inĝenieroj, dizajnistoj inspiritaj de tiaj bazaj esencoj de origamio – ŝanĝi la formon sed difekti la integrecon. Tiu principo nomiĝas holisma principo, kiu apartenas al ĉiuj artoj kaj lingvoj. Pri tiu temo kaj multaj aliaj ni parolos hodiaŭ kun aparta gasto – Roman Sviridov – dizajnisto, filozofo, gvidanto de la moskva origamio-klubo. Kaj ni faldos kune kelkajn liajn modelojn, kiuj montras la fundamentan principon de origamio – movebleco.

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 

La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
05.12.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: 
 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto