🖥 Andreas Diemel: Rondvojaĝo tra Kanado
19:40 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prelego

InternaciaAlia

Hibrida renkontiĝo: Kulturladen + ZOOM

En somero 2022 Andreas Diemel partoprenis la Universalan Kongreson en Montrealo. Li rondvojaĝis tra la orienta parto de la lando, komencante en Toronto apud la Lago Ontario. La Niagara Akvofalo estis celo de taga ekskurso, per turista trajno Andreas vojaĝis al Montrealo. Post la kongreso li daŭrigis la rondvojaĝon per la trajno „La Oceano“ al Kvebekurbo apud la rivero Sankta Lorenco kaj al Campbelton. Tra la multkolora kanada arbaro la veturado finis en Halifakso sur la insulo Nova Skotio. 

(Ni dissendos la prelegon ekde ĉirkau 19:40 h per ZOOM en la mondon, male al aliaj ZOOM-renkonitĝoj de ESPERANTO HAMBURG eblas nur pasiva partopreno.)

Renkontiĝ-loko: Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg.
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:40 – 21:00 h (UTC+1).  
Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442
La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis.

image.png 209 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj