Por dimanĉo, la 25-a de Julio, LEK proponas “piediradon tra la parkoj de Londono”: Hyde Park, Green Park kaj St.James’ Park. Survoje estos 3 haltoj.
Jen la tri planitaj “stacioj”:
- 11:00 kafumado ĉe la “The Italian Gardens Cafe” en Hyde Park.
- 13:30 tagmanĝeto ĉe unu el la kafejoj apud “South Bank Centre” (Pret a Manger)
- 17:00 (preciza horaro konfirmota) trinkado/bierumado/frua vespermanĝo ie en Leadenhall Market.
Estas planita vizito al “The Garden at 120” por ĝui belajn panoramojn de la urbego.
Oni trairos plurajn vidindaĵojn survoje. La kialo de la tri “haltoj” estas, krom por kafumi ktp, ankaŭ por ke homoj, kiuj volos partopreni, povu elekti aliĝi je iu ajn “haltejo”.
Por pli da detaloj, bv. kontakti la mesaĝadreson ĉi-flanke.