Kie:*
meet.google.com/juu-nxeu-ary
Ni renkontiĝos por babili kaj interŝanĝi ideojn laŭ videoj.
1- 10 Stoikaj principoj por nehaltigebla Vivo | Stoikismo etika kaj praktika doktrino (vidu 1 sube)
https://www.youtube.com/watch?v=2hn6MFfWDTo2- "La Vortico (Kirlo) Ĉapitro 1 - Speciala Dosier-filmo (vidu 2 sube), fare-de Jose Eŭstasio Rivera, Kolombia verkisto, omaĝe al la centjariĝo de la unua eldono. Estas grava verko por la kolombia beletro.
https://www.youtube.com/watch?v=WApFyeCvBIoNi proponas al vi vidi la videojn kaj uzi la aŭtomatan tradukilon por plifaciligi vian laboron.
Tio eblas aktivante "subtitoligo" poste serĉante en "agordoj" kaj elektante "aŭtomata tradukado" kaj tie elektante Esperanton.
Eblas ankaŭ vidi la aŭtomatan transkribon de la hispana parolado, kaj de tie kopii ĝin al googla-tradukilo, kaj jen la teksto por via analizo.
Vi devas esti konscia ke tiuj tradukoj enhavas erarojn, kaj JEN KOMENCAS VIA LABORO! korekti la erarojn de tiu traduko.
La ekzerco estas por ĉiuj la partoprenantoj.
Ni ĝojos vidi vin ĉe nia kunveno!Postskribo: Ni postlasas nian kutiman kunvenon de la dua finsemajno de la monato, por la venonta (la tria finsamajno, Dimanĉe la 17-an).
1-
STOIKISMO estas filozofia skolo, kiu aperis en antikva Grekio ĉirkaŭ la 3-a jarcento a.K. kaj estis fondita de Zenono el Kitio. Ĝi estas difinita kiel etika kaj praktika doktrino, kiu instruas nin vivi laŭ racio kaj naturo, akceptante tion, kion oni ne povas ŝanĝi, kaj kultivante virtojn kiel la solan veran bonon. Ĝia centra ideo estas, ke ni ne kontrolas tion, kion okazas al ni, sed ni ja kontrolas kiel ni respondas al ĝi. Tial, ĝi celas trejni la menson por konservi serenecon fronte al malprospero kaj moderecon fronte al plezuro.
2-
LA VORTICO (
La Vorágine - The Vortex) de
José Eustasio Rivera, unu el la plej famaj kolombiaj romanaj verkoj. Verko de la kolombia advokato kaj romanverkisto
José Eustasio Rivera (1888–1928), publikigita en 1924, estas klasika verko de la kolumbia literaturo kaj pionira ekzemplo de la “ĝangala romano” en Latin-Ameriko. La Romano estas regionisma, kun elementoj de
modernismo kaj kutimismo en eleganta, poezia prozo plena de metaforoj.