Laŭ la fama deklaro de Cezaro Zamenhof : « Mi venis, vi semis, ni fin-venkis », imagu : kia aspektus nuntempe la mondo konsekvence de la fina venko de Esperanto inter la du mondmilitoj... Kiel taksi tiun historian sukceson ? Kiuj estintus la "herooj" ? Ĉu hodiaŭ ni, Esperantistoj, prefere estus Volapukistoj ? Idistoj ? Kiom da "Zeoj" nombreblus en la mondo ? Entute ĉeestis 13 rondanoj (ne samtempe) kiuj ne sukcesis interkonsenti pri la estonteco, ĉu sukcesa, aŭ malsukcesa de Esperanto. Izabel supozas ke ni ne rekte alfrontis la temon, ĉar ni timis tion fari...
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.