SuperTuksKart kunludado kaj Esperanto-babilado (3a sabato ĉiumonate)
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ni ludos SuperTuksKart-on kaj samtempe babilas per Jitsi Meet

Internacia

SuperTuxKart estas amuza batala-aŭtokonkursa ludo. Ĝi estas elŝutebla el https://supertuxkart.net/Download (por GNU/Linukso, Vindozo, macOS, aŭ Androido). Por ludi interrete oni devas krei konton en la ludo.

Dum la ludado ni babilos per Jitsi ĉe https://meet.nixnet.services/b/ger-bcs-gob-hmj

(Por aliĝi al ĉambro ĉe neoficiala servilo, enmetu la kompletan url-on kiel ĉambro-nomon se vi uzas poŝtelefonan Jitsi-aplikaĵon.)

Ni ludos sur iu publika servilo kiun ni elektas dum la voĉbabilado konsiderante kiom multaj ni ĉeestas.

Ĉiu estas bonvena (sendepende de ĝia nivelo de Esperanto aŭ SuperTuxKart).

Ni aktivas ankaŭ en babilejoj:
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

meet.nixnet.services/b/ger-bcs-go...
eventaservo.gergely(ĉe)erine.email

Interesiĝintoj

Administranto