Printempa Esperanto Renkontiĝo
Ĉiujara Esperanta aranĝo por la Mez-Atlantika Regiono de Esperanto-USA.

Loka

La ĉiujara regiona Printempa Esperanto-Renkontiĝo (PER) prezentas al esperantistoj maloftan okazan pasigi du tagojn trempante sin tute en esperanta mondeto. Tre for de la zorgoj kaj ĝenaĵoj de la ĉiutaga vivo, oni troviĝos en bonveniga, amikema kaj kunlabora etoso. Kiel kutime, atendas programo praktika, informplena kaj pensiga. Diversaj aktivigaĵoj disponigos ŝancojn akrigi kaj fortikigi la parolkapablon, aŭskultan komprenon kaj konversacian lertecon. Partoprenantoj certe trovos en la spertoj de aliuloj gravan fonton de praktikaj proponoj kaj kuraĝigo al plua, memfida progreso.

Ni komencos do per kundivido de niaj propraj spertoj—certe interesaj, ĉu multaj, ĉu pokaj—en Esperantujo kaj kun aliaj kulturoj. Tiel ni malkovros la unikajn personajn rimedojn sub nia tuja dispono. La diversaj sesioj konsideros kaj lingvajn kaj kulturajn temojn. Aparte gravos en la ĉijara programo ateliero pri la elementoj de efika kaj profesieca prezentado. En la fokuso estos ankaŭ la estonteco de PER kiel modela regiona renkontiĝo, kerna parto de la tutlanda reto de esperantaj aranĝoj nun pridiskutata ĉe E-USA. Literatura sesio traktos verkojn de pluraj elstaraj verkistoj kies centjariĝo okazus en 2024. Kompreneble, distraj aferoj ne mankos!

Multan tempon vi jam investis en la lernado de Esperanto, ĉu ne? Partoprenado en PER2024 sendube helpos al vi pligrandigi viajn ĝisnunajn dividendojn. En la hodiaŭa interreto abundas manieroj fari facilajn internaciajn kontaktojn kaj hejmiĝi en la tutmonda esperanta komunumo. Kredeble vi trovos en la PER-sperto la instigon kaj rimedojn por profiti tiajn eblojn kaj (re)vigligi vian rilaton kun la multegaj facetoj de Esperantujo.

Nepre kaptu la okazon!
---
Komenciĝos je la 16:00-a vendredon la finos je la 13:00-a dimanĉon.

Kontaktu Karleto ĉe charles.o.mays@gmail.com por pli da informo kaj kun viaj demandoj.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉