🖥 Ĉio pri naturismo!  – Thierry Spanjaard (FR)
18:30 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Kunveno/Evento

Ĉiuj havas kelkajn ideojn kaj ofte pli da demandoj pri naturismo: kial tiuj homoj ne surmetas bankostumojn? Kie ili nudumas? Ĉu naturismo rilatas kun seksumado? Kion ili celas per tiu nudeco? Ĉu naturismo estas leĝa? Ĉu ĝi eblas ie ajn? Ĉu infanoj povas praktiki naturismon? Ĉu naturismo havas pozitivajn aŭ negativajn efikojn sur la fizika kaj mensa sano? Kiuj estas la valoroj de naturismo? Kion naturismo aportas al siaj praktikantoj? 
Tiu prelego « Ĉio pri naturismo! » alportos respondojn al ĉiuj tiuj demandoj kaj eable eĉ pli! Post tiu prelego, vi neniam plu iros sur plaĝo sen demandi vin ĉu via kostumo estas la plej bona vestaĵo….

Prelegos:  Thierry Spanjaard 
Lingvo: Esperanto

La programo estos registrata.

La renkontiĝo okazos rete per Jitsi.  Jen la ligilo: https://meet.jit.si/moderated/43f7d1610134c4b80b45e5560715ace9e1916f8261e962d99dea0449e8962abd. Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Bildo de la prelego pri naturismo 260519.001.jpeg 1,15 MB
Informoj

www.esperantobrno.cz/index.php/eo

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto