Plia literatura rendevuo, por kleriĝi kaj inspiriĝi
Kunveno/Evento
pexels-janko-ferlic-590493.jpg2,58 MBPost la unua Literatura Forumo en septembro, dum la Monda Festivalo, la serio "Klerige" (sub la kunordigo de la komisiito de UEA pri Kulturo Claude Nourmont) proponas plian forumsesion, dum kiu eblos pliprofundiĝi en la Esperanto-literaturon per dialogo kun du el niaj plej konataj verkistoj.
Gastos ĉe la dua sesio de la Literatura Forumo la poetoj Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero.
Organizis kaj gvidos la sesion Oĉjo Ĉajka, lanĉinto kaj gvidinto de pluraj literaturaj eroj dum la ĉijara virtuala kongresa sezono, inkluzive de la unua Literatura Forumo.