Praktiku vian duan lingvon, renkontiĝante kun parolantoj en Halifako
Multaj renkontiĝoj spotlumas unu lingvo, sed la Internacia Lingvo-interŝanĝo donas ŝancon praktiki multajn. Ĉe regula kunveno ni havas parolantojn de la angla, la franca, la hispana, la germana, kaj Esperanto. Ne estu timema! Lernantoj de ĉiuj niveloj, de komencantoj ĝis denaskaj flue parolantoj, estas bonvenaj!
Kiel ĝi funkcias
Ĉi tio estas neformala lingva interŝanĝo - vi venas sciante almenaŭ unu lingvon, kiun vi volas helpi aliajn lerni, kaj almenaŭ unu lingvon, kiun vi volas lerni. Vi povas helpi homojn lerni vian gepatran lingvon kaj aliajn helpi vin lerni ilian gepatran lingvon, ekzemple, sidiĝante kaj komencante simplan konversacion. Ne estas kotizo por partopreni.
Vi povas paroli kun kiu ajn vi volas, kaj veni kaj iri laŭplaĉe... pensu "malstreĉa koktelfesto." Ofte estos nacia flago de la lingvo, kiun homoj praktikas sur ĉiu tablo. Organizantoj ankaŭ povas prezenti vin al homoj, kiuj volas lerni vian lingvon. Se ne estas parolantoj de via cel-lingvo, petu flagon kaj atendu; vi povas praktiki alian lingvon ĝis iu alvenos por via cel-lingvo. Se vi mem komfortas trovi denaskajn parolantojn de via plej ŝatata lingvo, tio ankaŭ estas bone: Intermiksiĝu!
Bonvolu memori unue prezenti vin al organizanto, por ke ni sciu kiu estas kiu.
Memoru:
Subtenu lokulon! Ne estas evento-kotizo, sed bonvolu memori aĉeti trinkaĵon de la kafejo. Farante tion, vi helpos nin daŭre aranĝi eventojn.
Estu bonvenema! Ni estas tre diversa grupo. Vi renkontos homojn el la tuta mondo, kaj ĉiu fono kaj vivstilo. Ĝuu la ŝancon sperti kosmopolitan Halifax!
Demandu la organizanton! Se vi havas demandojn, zorgojn, problemojn aŭ ideojn, bonvolu paroli kun la organizanto pri tio!
Fotoj okazas! Foje fotoj estas prenitaj. Partoprenante en la grupo, vi konsentas, ke vi povas esti fotita kaj la fotoj povas esti dividitaj interrete. Se vi ne volas aperi en iuj fotoj, simple sciigu ĉiujn.
Ĉu demandoj?
Se vi havas komentojn, demandojn, problemojn, zorgojn aŭ ideojn, simple parolu kun la organizanto pri tio. Ni faros nian plejeblon por certigi, ke vi havu pozitivan sperton. Homoj de ĉiuj lingvoniveloj, de komencantoj ĝis fluaj parolantoj, estas bonvenaj.
Subtenata de Esperanto Nov-Skotio (EONS) kaj la Martime Association of International Languages (MAIL)