🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-10. Origamio en arto-terapio. Kusudamoj- sanigaj sferoj.
18:30 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-10. Origamio en arto-terapio. Kusudamoj- sanigaj sferoj.

InternaciaKurso

Origamion en arto-terapio oni uzas en la mondo jam dum pli ol 30 jaroj. Origamumo rolas kiel integrala metodo, kiu enhavas multajn aliajn arto-terapiajn metodojn: koloron, formon, rakonton de fabeloj, pupteatraĵon, eĉ elementojn de muziko kaj danco, laboron kun ritmoj. Praktiko de origamio kreas konfidan etoson, kiu plibonigas la staton de la pacientoj kaj kontribuas al ilia resaniĝo, ĝi rolas kiel senvorta komunikado kaj eĉ povas paroligi aŭtistojn. Ni pridiskutos diversajn aspektojn de origamio en arto-terapio kaj kreos Kusudamon, - simbolon de sano.

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.30 ĝis la 21.00 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon, 25.10.2020

 Jen la ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto