🖥 Babilado pri "Kia energio por Eŭropo ?"
17:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Energio gravas ne nur kiam estas militoj !

Alia

Dimanĉo 17a de majo, 17:00
Babilado pri « Kia energio por Eŭropo ? »
Energio ĉiam gravas, sed de kelkaj jaroj energiaj aferoj pli oftas en publika debato. Karbondioksido pli kaj pli abundas en aero, kaj militoj en Ukrainio kaj Irano kreskigas prezon de energiaj gasoj kaj likvoj. Kion fari por malpli energivora mondo, por ne tro doni monon al maldemokrataj gvidantoj, por pli sendependa Eŭropo ?

Eĉ se vi ne estas membro de EDE, pridiskutu la aferon kun ni :
 per https://meet.jit.si/ede-eu
aŭ per telefono : vidu https://meet.jit.si/static/dialInInfo.html?room=ede-eu kaj uzu la sekurkodon 3385420432#
Copilot_20260505_161921.png 3,11 MB
Informoj

e-d-e.org
kontakto(ĉe)e-d-e.org

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto