Aŭtunaj Tagoj de EAF okazos ĉi-jare inter 9.9. kaj 11.9.2022 en la regiono de la urbo Varkaus en orienta Finnlando. Ni vizitos tie la Muzeon pri mekanika muziko (finne: Mekaanisen Musiikin Museo) kaj la monaĥejon Valamo en Heinävesi (ĉ. 50 km for de Varkaus). Ni havos privatan buson el Turku kaj veturos la sekvan itineron al Varkaus: Turku–Hämeenlinna–Tampere–Jyväskylä–Pieksämäki–Varkaus.
Pli da informo en la
aliĝilo kaj sur la retpaĝo.
Kontaktulo: Tiina Oittinen, eafsekretario[ĉe]esperanto.fi