Organizas Vytautas Šilas, 8-611-75500
Programo: vidu la alkroĉaĵon
Proksimiĝas la 10-11-a de septembro, kiam en Aukštadvaris okazos Esperantista Ĵurnalista Seminario Kampadejo, la 15-a! Ve, la mastroj de la kampadejo ne plu povos prezenti al ni kutiman kvanton da tranoktejoj. Tial ni petas al ĉiuj – al registriĝintoj pli frue, al esprimintoj de pervorta deziro partopreni seminarion (ankaŭ al novuloj) elektronpoŝte ĝis la 5-6-a de septembro konfirmi vian intencon pri la partopreno (al: vilnastelo@yahoo.lt). Al postrestintoj ni ne povos garantii partoprenan lokon en la seminario.
Ni memorigas, ke la programo estos tradicia, nur malpli intensiva (banejo funkcios!). La prognozistoj antaŭvidas la veteron tage intermite sunan ĝis 20-grade varman (nokte ĉirkaŭ + 10-gradan).
Ĝis la!