🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-53. Testudoj: saĝaj kaj longvivaj. Kion ni scias pri ili?
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-53. Testudoj: saĝaj kaj longvivaj. Kion ni scias pri ili?

InternaciaKurso

Ateliero-53. Testudoj: saĝaj kaj longvivaj. Kion ni scias pri ili?
 
Naturo estas neelĉerpebla fonto de inspiro. Kiel kutime dum nia ateliero ni rememoras interesajn faktojn pri tiuj vivaĵoj, modedoj de kiuj ni faldas. Hodiaŭ ni pridiskutos testudoj – ĉarmajn bestojn kiuj vivas longe kaj senrapide,  havas la “senton de patrujo”, povas “plori” kaj eĉ komuniki kun delfenoj! Unu el la faldontaj modeloj estos prezentita de speciala invitita gasto – Jean-Jacques Delalandre, eks-prezidanto de MFPP- Franca asocio pri origamio.

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.

La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon, 7.11.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:

 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto