Responde al peto de la grupo pri kristnaska bazaro-kunveno, mi proponas ĵaŭdon, la 4-an de decembro, en Essen-Steele. Ni unue vizitos la kristnaskan bazaron, poste haltos por manĝeto en itala restoracio. La kristnaska bazaro estas malfermita ĝis la 20-a horo, kaj mi estos ĉe unu el la budoj de arda vino apud la vitra kafejo Glascafe ekde la 18:30 pluen.