Vorteroj (variaĵo de ludo Vorto-monstroj)
18:30 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĉiu nepara merkrede, ni ludas kunlaboran ludon de Vorteroj kaj samtempe ni babilos per Jitsi.

Internacia

Ni ludos ĉe ludejo: https://gemelo.org/eo/
kaj dum la ludado ni babilos per Jitsi Meet
ĉe babilejo: https://conference.facil.services/Vortomonstroj
(Por aliĝi al ĉambro de neoficiala servilo sufiĉas enmeti la kompletan url-on kiel ĉambro-nomon se vi uzas poŝtelefonan Jitsi-aplikaĵon.)

La celo de la ludo: amuziĝi kaj lerni per kune krei Esperantajn vorterojn el hazardaj literoj. 

Regularo de ludo Vorteroj:
(Partoprenado ne postulas koni la regulojn laŭmemore.)
  • Tiu kies vico estas, rajtas konstrui vortojn (sed ne devas).
  • Aliaj ludantoj kaj spektantoj rajtas konsili kaj kunhavigi ideojn. Kiu havas la vicon rajtas ne akcepti la konsilojn, kaj finas sian vicon alklakante la butonon “Turnu” aŭ premante la spacoklavon.
  • En unu paŝo por ŝanĝi aŭ konstrui vorterojn,
    • oni rajtas uzi la neuzitajn literojn kaj literoj de jam konstruitaj vorteroj;
    • se oni uzas literojn de jam konstruitaj vorteroj, oni devas uzi ĉiujn literojn de ili.
  • Ĉiu vortero devas esti almenaŭ dulitera kaj oficiala (aŭ akceptata de ĉiuj partoprenantoj).
    [Dum la ludo ni provas eviti vortojn kiuj estas malrekomendataj de retejo https://bonalingvo.info/. Sed ni kontrolos nur se estas suspekto.]
  • Kiam la lasta litero ekaperas estas nenies vico. Tiam la ludantoj havas unu paŝon por ŝanĝi aŭ krei vorterojn kune.
  • Se ĉiuj ludantoj konsentas pri la ŝanĝo, oni rajtas ŝanĝi regulojn.
  • La ludo estas kunlabora kaj tial ĉiuj ludantoj (inkluzive spektantojn) venkas/malvenkas kune. La venko/malvenko nivelo dependas de la nombro de neuzitaj literoj ĉe la fino: 
    0 = 💚, 1 = 🙁, 2 = 😭, 3+ = 💔.

Ni aktivas ankaŭ en babilejoj
kaj 
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj