La celo de la ludo: amuziĝi kaj lerni kune, kreante Esperantajn vorterojn el hazardaj literoj.
Regularo de ludo Vort/er/o/j: (Partoprenado ne postulas koni la regulojn laŭmemore.)
Tiu kies vico estas, rajtas konstrui vortojn (sed ne devas).
Aliaj ludantoj kaj spektantoj rajtas konsili kaj kunhavigi ideojn. Kiu havas la vicon rajtas ne akcepti la konsilojn, kaj finas sian vicon alklakante la butonon “Turnu” aŭ premante la spacoklavon.
En unu paŝo por ŝanĝi aŭ konstrui vorterojn,
oni rajtas uzi la neuzitajn literojn kaj literoj de jam konstruitaj vorteroj;
se oni uzas literojn de jam konstruitaj vorteroj, oni devas uzi ĉiujn literojn de ili.
Ĉiu vortero devas esti almenaŭ 3-litera kaj oficiala (aŭ akceptata de ĉiuj partoprenantoj). [Dum la ludo ni provas eviti vortojn kiuj estas malrekomendataj de retejo https://bonalingvo.info/. Sed ni kontrolos nur se estas suspekto.]
Kiam la lasta litero ekaperas estas nenies vico. Tiam la ludantoj havas unu paŝon por ŝanĝi aŭ krei vorterojn kune.
Se ĉiuj ludantoj konsentas pri la ŝanĝo, oni rajtas ŝanĝi regulojn.
La ludo estas kunlabora kaj tial ĉiuj ludantoj (inkluzive spektantojn) venkas/malvenkas kune. La venko/malvenko nivelo dependas de la nombro de neuzitaj literoj ĉe la fino: 0 = 💚, 1 = 🙁, 2 = 😭, 3+ = 💔.