Virĝinja, esperantistino el la urbo Die (en Dromo - Francio) proponas koncerton kun sia amiko Krikru en la kafejo "Le chaland qui passe".
Ili koncertos en la haveno Binic, ne for de St-Brieuc. Gajaj, engaĝiĝintaj kaj dancigaj kantoj... agrabla programo.
Se vi vizitas familianojn aŭ se vi ferias en norda Bretonio, malkovru la havenon Binic kaj venu akurate por la koncerto ! Tiu koncerto tute taŭgas ankaŭ por ne esperantistoj. Venu kun amikoj.