Ni spektos filmeton kaj legos artikoleton pri insektoj. Kaj se vi havas interesan rakonton/fakton pri iu insekta temo, vi havos la okazon paroli pri ĝi. Ni ankaŭ klopodos iom pligrandigi nian vortstokon, do havu krajonon/notlibron/elektronikan tableton ktp preta por noti interesaĵojn!