🖥 La Sahelo: Historio, kulturo kaj konflikto
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Oslo
Elekti horzonon
Prelego post la jarkunveno de NEL

Kunveno/Evento

Vidar B. Skretting estas historiisto kun fono en Mezorientaj studoj kun araba lingvo kaj esploristo ĉe la Norvega Instituto pri Defendaj Studoj. Li ĵus doktoriĝis en Mezorientaj studoj ĉe la Universitato de Oslo, kie li verkis pri la evoluo de la ĝihadisma movado en Malio. 

En ĉi tiu prelego li donas enkondukon al la historio kaj kulturo de la okcidenta Sahelo, kaj superrigardon pri la konfliktoj kiuj karakterizis la regionon dum la lastaj dek kvin jaroj.

Por aliĝi, sendu retpoŝtan mesaĝon al info@esperanto.no.

La prelego okazos post la fino de la formala landa kunveno, do la komenctempo estas proksimuma. 

Informoj

esperanto.no/lm/lm2026
info(ĉe)esperanto.no

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto