1a - 3a septembro 2023 en Rottweil la plej malnova urbo de Baden-Virtembergo
Lerni Esperanton estas plezuro. Ĉefe komune. Kaj speciale en internacia rondo. Franca-germana. Ĉe nia „Gaja Semajnfino” regas aktiveco. Kaj amikaj interparolado instigas al plia lernado. Ni ensorbas Esperanton en feria atmosfero.
Rottweil estas la plej malnova urbo de Baden-Virtembergo, sed ĝi posedas unu el la plej novaj allogaĵoj, nome turon de kvaronkilometra alteco kun la plej alta germania platformo por elrigardi. Firmao Thyssen-Krupp konstruis ĝin por testi siajn liftojn. De oktobro 2017 la turo estas alirebla por la publiko.
Jam imponas la ekstera aspekto: Por mildigi la forton de vento la turo estas tegata per ŝtofo, kaj lumo kaj ombro daŭre ŝanĝiĝas. Ankaŭ laŭ sia eno la turo elstaras: Liftoj estas testataj - foje pluraj liftoj veturas en la sama ŝakto. Kiel tio eblas? Granda demando. La respondon ni ekscios surloke, ĉar en la dimanĉa mateno ni mem esploras la turon dum komuna ekskurso. Sed ne nur la liftoj estas interesaj. Jam la konstruado de la turo montras plurajn rekordojn. (La plej scivolemaj inter vi jam nun povas spekti jutuban tempoakcelitan filmeton Konstrui altan turon en 7 minutoj : youtu.be/VIhbyrxdNhE).
Sabate posttagmeze ni tradicie ekskursas, ĉi tie en Rottweil ni esploras la urbon, kiun la Romianoj fondis en la jaro 73 p.K. do, antaŭ 1950 jaroj! Gratulon Rottweil ni venos por kunfesti :-)
Ambaŭ ekskursoj estas elstaraj, ĉar ni sukcesis dungi oficialan ĉiĉeronon por urbo kaj turo, kiu lernis Esperanton nur por gvidi nin - sen ia traduko - rekte en Esperanto. Vi, do, ĝuos profesian kaj esperantan gvidadon tra la historia urbo kaj la teknika turo. La solvo de la enigmo: ĉiĉeronos por ni Christoph Frank.** - Do jam nun ĝoju, ke vi spertos kompetentan gvidadon al interesaj vidindaĵoj.
Se jam la ekskursoj havos tiom da kulminoj, ankaŭ la kursoj estu interesegaj. Tial ni denove proponas gajan semajnfinon kun viaj kontribuoj. En la centro de niaj aktivecoj estu viaj interesoj kaj talentoj kaj iniciatemo. Ĉu vi okupiĝas pri temo, ĉu historia, ĉu biologia, astrofizika, ĉu profesia, medicina ĉu ... ĉu ... jen longe sopirata ŝanco por vi, paroli pri ĝi. Aŭ eble vi ludas muzikon aŭ kantas aŭ prezentas ... Kion ajn, dividu vian entuziasmon, sciigu nin pri via pasio.
Krom la unua·horumado por komencantoj la „kursoj” ne okazas laŭ la „klasika” modelo kun unu instruisto kaj ĉiuj aliaj kiel lernantoj, sed kiel kontribuo de kolego al kolegoj.
La junulargastejo gastigas nin por tranoktado, maten- kaj vespermanĝoj. Dumtage ni uzos - se ni ne ĵus ekskursas - la salonojn en La leporo (Interkulturelles Zentrum Hasen, Hauptstraße 69) .
Innenstadt von Rottweil mit Blick auf den neuen Turm kurz vor der Fertigstellung
Gaja semajnfino
1. - 3. September 2023 in Rottweil, der ältesten Stadt Baden-Württembergs
Rottweil ist die älteste Stadt Baden-Württembergs, hat aber eine der neuesten Attraktionen: einen 246 m hohen Turm mit der höchsten Aussichtsplattform Deutschlands. Es wurde von der Firma Thyssenkrupp gebaut, um Aufzüge zu testen. Seit Oktober 2017 ist er auch für Besucher zugänglich.
Schon die äußere Erscheinung ist interessant: Der Turm ist mit einem Stoff bespannt, der je nach Tageslicht ganz unterschiedliche Lichteindrücke vermittelt. Im Inneren des Turms werden Aufzüge getestet: Mehrere Aufzüge können denselben Schacht befahren. Wie kann das denn gehen? Das erfahren wir vor Ort, denn am Sonntagmorgen erkunden wir den Turm bei einem gemeinsamen Ausflug. Aber nicht nur die Aufzüge sind interessant, auch der Bau des Turms selbst weist mehrere Rekorde auf. (Sie können sich dazu ein zeitbeschleunigtes siebenminütiges Video ansehen: youtu.be/VIhbyrxdNhE).
Am Samstagnachmittag findet der traditionelle Ausflug statt: Wir fahren in die Stadt, die im Jahr 73 n. Chr. von den Römern gegründet wurde.
Aber diese beiden Ausflüge sind etwas ganz Besonderes: weil wir es geschafft haben, einen offiziellen Stadtführer zu engagieren, der extra Esperanto gelernt hat, um uns ohne die übliche Übersetzung direkt auf Esperanto durch die historische Innenstadt führt. Des Rätsels Lösung: Beide Touren werden vom professionellen Stadt- und Turmführer Christoph Frank geleitet.
So können Sie sich schon jetzt auf eine kompetente Führung zu interessanten Sehenswürdigkeiten freuen.
Bei so vielen Höhepunkten sollen auch die Kurse Höhepunkte haben, weshalb wir wieder die Form eines Gaja Seminario (Fröhliches Wochenende) anbieten: Im Mittelpunkt der Aktivitäten sollen Ihre Interessen und Talente und Ihre Eigeninitiative stehen. Vielleicht beschäftigen Sie sich intensiv mit einem Thema, sei es historisch, biologisch, astrophysikalisch, beruflich, medizinisch oder ... oder ... - das ist die lang ersehnte Gelegenheit, darüber zu sprechen. Vielleicht spielen Sie gerne Musik oder singen oder treten auf ... Was auch immer - teilen Sie Ihre Leidenschaft mit uns.
Die „Kurse” finden also, bis auf die Einsteiger, nicht in der klassischen Form mit nur einem Lehrer und allen anderen als Schüler statt, sondern als Beiträge von Kollege zu Kollegen.
In der Jugendherberge sind wir gut untergebracht mit Übernachtung, Frühstück und Abendessen. Tagsüber werden wir aber - so weit wir nicht auf Ausflügen sind, die Räume im Interkulturellen Zentrum Hasen (Hauptstraße 69) nutzen.