🖥 Praktika Bildvortaro de Esperanto, Hodiaŭ: Nia Universo. Dennis Keefe
10:00 - 11:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Prepare al la HEF Landa Kongreso (5,6,7,8 de septembro), ni trairas kelkajn lecionojn de la Bildvortaro, priparolante vortojn kiuj rilatas la bildojn.

InternaciaKurso

Nivelo:

Por progresantoj, sed ankaŭ falsaj komencantoj kaj pli altnivelaj Esperantistoj povas ĝui la lecionojn, ĉar la bildoj temas pri vortoj, ne pri gramatiko.  Ne estas kurso por lerni gramatikon, sed por paroli pri vortoj: kelkaj komunaj, kelkaj sufiĉe maloftaj.

Leciono por ĉi tiu sabato: 

LA MONDO (vidu bildon kaj vortojn sube).  Vi NE bezonas antaŭe studi la materialon.

Zooma Kunvenejo:

https://zoom.us/j/6479924300?pwd=c1pPVHNhdXFESTZGMUhXeHRNZ0hLZz09

Pasvorto: 601852 

Ĝenerala formato:

Ĉiu paĝo de la Bildvortaro havas ĉirkaŭ 20 objektojn en unu laŭtema bildo.  Temoj kiel, ekzemple, Nia Universo, La Geografia Mondo, La Homa Korpo, Vestaĵoj, La Urbo, Kuirejo, Klasĉambro, ktp.   Estas skribita unu demando pri ĉiu objekto en la bildo.  Kaj ĉiu demando havas kvar alternativajn respondojn -- do eĉ komencantoj povas partopreni, divenante.

Detala Formato:

Ĉiu bildo en la Bildvortaro havos unu demandon, kaj kvar alternativajn respondojn.  Averaĝa paĝo havas 20, 25 bildojn, do 20, 25 demandojn.  Unu semajno egalas unu lecionon, alivorte, unu paĝon de la Praktika Bildvortaro de Esperanto.

Ekzemplo el la Kurso: En bildo 17 (paĝo 44, Leciono La Flughaveno), kie troviĝas la aviadilo? a) ĉe la marhaveno.  b) ĉe la flughaveno, flugante   c) ĉe la flughaveno, ekflugonte. d) en la hangaro de la flughaveno.

Respondo = b.  Klarigo de la  kursgvidanto: Kvankam respondoj a, c, kaj d teorie eblas, la aviadilo en la bildo klare flugas ie super la flughaveno, do, la respondo b plej bone kongruas kun la bildo: ĝi estas proksime de la flughaveno kaj ĝi nun flugas.  La aviadilo ne troviĝas apud la maro; ĝi ne ĵus ekflugis; kaj ĝi videblas, do la aviadilo ne povas esti en la hangaro.

Jen la hodiaŭa bildo:

bildo 5 la mondo.jpg 102 kB


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto