🧑🏻🏫 Proponata Tagotemo: "La internacia Virina Tago: La signifo kaj la virinaj figuroj, kiuj inspiras nin."
Kion ni diskutos? Ekzemple:
- La historio kaj graveco de la Internacia Virina Tago.
- Rimarkindaj virinoj en la historio, politiko, scienco, kaj artoj.
- La rolo de virinoj en la moderna socio kaj la defioj, kiujn ili alfrontas.
- Kiel amaskomunikilaro kaj kulturo prezentas virinojn.
- Via persona sperto: Kiu virino en via vivo inspiras vin?
Kio estas la celo?
La Lingva Laboratorio de Esperanto estas dediĉita al tiuj, kiuj lernas la lingvon je meza nivelo kaj deziras plibonigi sian parolkapablon en komforta kaj struktura etoso.
Ĉi tiu laborrenkontiĝo celas esti praktika lingva ateliero, kie ĉiuj partoprenantoj havos la necesan tempon kaj trankvilon por esprimi sin en Esperanto, senpremete kaj nature.
Ni kuraĝigas vin, antaŭ la evento, pripensi la proponatan tagotemon aŭ alian temon, kiun vi ŝatus prezenti aŭ diskuti kun aliaj, por ke la interparoloj estu pli fruktodonaj kaj strukturitaj.
Gravaj Klarigoj:
Ĉi tiu renkontiĝo ne estas por ĝenerala babilado aŭ diskuto. Ĝi ankaŭ ne estas evento por homoj, kiuj simple serĉas ion por fari sen vera intereso pri lingva evoluo.
Ni aparte atentigas, ke neniu rajtas monopoligi la diskuton, ĉar la celo estas doni al ĉiuj partoprenantoj sufiĉan tempon kaj spacon por esprimi sin libere kaj komforte.
Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj fruktodonan kunagadon!