🖥 Japanio, kulturo, socio, per multaj fotoj
Pro intensa kontakto kun la japana kulturo per la praktikado de aikido, Mireille Grosjean restadis en Japanio preskaŭ JARON, precize 11 monatojn, en ĉiu sezono. En la jaroj 1985, 2007, 2008, 2009, 2012. Ŝi estis kaj estas en kontakto kaj kunlaboro kun la ŝintoisma komunumo Oomoto. Oomoto enkondukis Esperanton en la jaro 1923, kaj organizas centjaran jubileon en septembro 2023. Mireille Grosjean intencas iri al Japanio por tiu evento, kaj iros kun tri amikinoj el Svislando kaj Francio. Aliaj personoj jam menciis sian emon iri al Japanio por tiu okazo. Pro tio Mirejo volas fari por tiuj vojaĝemuloj sian prelegon pri Japanio, pri ĝeneralaj konoj, kiuj tuŝas la historion, la geografion, la manĝkutimojn, la naturon, la lingvon kaj skribmanieron ktp. Do tute malfermita kaj ĝenerala prezento de la lando de la leviĝanta suno.
https://us02web.zoom.us/j/85160676497?pwd=NzNIUjVzU1NiNy9YTkg4N3NUNktjQT09Meeting ID: 851 6067 6497
Passcode: mirejo2023