🖥 Pri la historio de la Esperanta Literaturo
19:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Beogrado
Elekti horzonon
Kursogvidanto: Zlatoje MARTINOV. La kurso konsistas el 12 prelegoj, ĉiun duan lundon, ekde la 4-a de nov. 2024.

Kurso

Serbia Esperanto-Ligo denove organizas retan kurson pri la Literaturo de Esperanto por internacia partoprenantaro. Ĝin gvidos Zlatoje MARTINOV, en Esperanto.

Ĝi konsistos el 12 prelegoj (po unu horo) ekde la unua lundo de novembro, 4.11.2024. La temoj kaj la strukturo de la prelegserio estas la sama kiel pasintjare.

Ĝi okazos ĉiun duan lundon (dufoje monate) per la programo Zoom kun komenco je la 18-a horo UTC [en Beogrado je la 19-a horo = UTC+1] kaj daŭros ĝis la mezo de aprilo 2025.

La kurso estas senpaga por la partoprenantoj. Kondiĉo estas minimume B1-nivela lingvoscio.

Aliĝi eblas pere de reta aliĝilo – skanante la QR-kodon sur la afiŝo aŭ rekte per la sekva ligilo: https://forms.gle/Ltjk5Vn7rTEAGVky9
aŭ per simpla retmesaĝo al la retadreso: laslo.az<ĉe>gmail.com (Aranka Laslo), se vi bezonas helpon por plenigi la aliĝilon.
Prefereble aliĝu per la aliĝilo.

La aliĝintoj ricevos retmesaĝon kun la ligilo al la kurso kelkajn tagojn antaŭ la kursokomenco.



Dosieroj