🖥 Prelego de Prof. Probal Dasgupta en IrEK-9: "Reagordi la instruan kaj tradukan artojn"
12:00 - 13:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Probal Dasgupta kun la temo "Reagordi la instruan kaj tradukan artojn"

Priskribo de la prelego: Jam de kelkaj jardekoj, akceptante la utopiecon de la “fina venko”, ni en la Esperanto-movado emfazas nian rolon en la edukado. Ni deziras reagordi la tagordon, celante ke oni eduku al la sendiskriminacia akceptemo pri interhomaj diferencoj. Ni ofte forgesas ke ankaŭ la tradukado havas instruan efikon. Reagordi la tagordon de la tradukado devas ricevi prioritaton; esperantistoj oftege verkas kaj legas tradukojn. Mi prezentos du emfazojn en la tradukarto, kiujn mi nomas la “pupitra” kaj la “ĉapitra”. Se ni lernos kombini tiujn emfazojn en niaj laboroj, tiam nia Esperanto-laboro en la edukado ĉesos aspekti draste senrilata al ĉio alia pri kio la ĝenerala publiko jam entuziasmas.

Pri la preleganto: Probal Dasgupta (n. 1953), edukita en Barato, doktoriĝis en Novjorka universitato en 1980 pri la sintaksa teorio kaj la gramatiko de la bengala lingvo. En la Esperanto-movado li debutis en la rejkjavika mondkongreso en 1977; en lia esperantigo aperis samjare poemaro de Robindronath Tagor. Dum 1980 li staĝis en la roterdama sekretariato de Universala Esperanto-Asocio. Li estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983 kaj ĝia prezidanto ekde 2016. De 2007 ĝis 2013 li estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Profesie li instruis la lingvistikon ĝis emeritiĝo en 2018. Verkoj liaj aperis en Esperanto, la bengala, la angla, la franca, kaj traduke en aliaj lingvoj.

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto