🖥 Babilado pri Eŭropo, demokratio kaj Esperanto
17:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
dumonata babilado pri eŭropaj aferoj : usonaj sankcioj al eŭropanoj, Hungario

Kunveno/Evento

Nicolas Guillou,  eŭropano el Francio, Juĝisto de la Internacia Puna Kortumo, estas sur la listo de usonaj sankcioj.
Guillou estas en la listo, listo kompilita de Trumpa Usono kontraŭ teroristoj, droggangsteroj, mafiestroj kaj diktatoroj.
Kia honoro! Kion ĉi tio signifas por Guillou, por Eŭropo, por ni? Kaj kial Guillou estis metita sur la liston?

Ĉu Hungario ankoraŭ estas parto de la eŭropa familio aŭ la bazo de Putin en Eŭropo? Orbán plurfoje bojkotas komunajn decidojn. Baldaŭ venos elektoj en Hungario, ankaŭ pivota elekto por Eŭropo.

Eĉ se vi ne estas membro de EDE, pridiskutu la aferon kun ni :
per https://meet.jit.si/ede-eu
aŭ per telefono : vidu https://meet.jit.si/static/dialInInfo.html?room=ede-eu kaj uzu la sekurkodon 3385420432#

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

e-d-e.org
kontakto(ĉe)e-d-e.org

Interesiĝintoj

Administranto