Somera kurso de la Esperanto-Asocio de Finnlando
Eblas ankaŭ virtuala partopreno

LokaKurso

Somera kurso de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) okazos ĉi-jare 6.-9.6.2024 en la Civitana Instituto de Ahjola, en la urbo Tampere. Eblas ankaŭ virtuala partopreno. Ĉiutage estas ĉirkaŭ kvin horojn instruado en etaj grupoj: elementanoj (ĉefe el Finnlando), progresantoj kaj diskutantoj. Kun la tuta grupo ni havos komunan programon kaj konatiĝos i.a. kun la vidindaĵoj de la urbo.

Instruas: Szabolcs (Sabi) Szilva (hungaro, loĝas en Varsovio), Juha Metsäkallas kaj Sylvia Hämäläinen (el Finnlando)
Kursorespondeculo: Tiina Oittinen

Kursokotizoj: 80 €, distance 65 € (tuta kurso). La kotizon vi pagos al EAF.

Pliajn sciojn kaj aliĝinformojn vi ricevos de la kursorespondeculo per retpoŝto.

Bonvenon! Tervetuloa! 



Informoj

www.esperanto.fi/eo/somera-kurso
eaf(ĉe)esperanto.fi

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto