Dum marto ni estis 7 ludantoj kaj la luditaj ludoj estis: Abluxxen, Codenames Pictures, Istanbul, Tabuo en Esperanto, Knister, kaj memfarita ludo de
Philipp Sonntag, "Kverelu: pacienco-ludo kun tri ĵokeroj".
La sekva ludado okazos dum la 6a de aprilo.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 6a de aprilo 2024 ekde la 14a horo, ĝis la 20a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.
Organizanto: Jessica Grasso