Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
16a Januaro : Brazilo

Kunveno/Evento

Igor "Ikvero" Almeida temas pri Brazilo


Igor "Ikvero" https://www.tejo.org/ekkonu-ikveron/ estas nun vizitanta Eŭropon.
Li temos pri Brazilo, kaj se li bonvolos, pli specife laŭ ties aspektoj sociaj-socialaj. Kompreneble, pli larĝ-rigarde, ni ne povos ne temi pri la situacio en suda Ameriko ĝis Groenlando, pri la interkontinenta kontrakto Mercosur pro "libera" komerco, pri kiel favore/malfavore en Sud-Ameriko estas Francio kaj Eŭropo taksataj, ĉar Brazilo, tio ne estas nur lando de karnavalaj muzikistoj...
[10 kolegoj.]

L
a karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. 
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto