🖥 Memore al Vukovar (1991-2025)
18:11 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
Kunlegado de la "Rakontoj el Vukovar" en la traduko de Lucija Borčić

Kunveno/Evento

Okaze de la 34-jara datreveno de la sieĝo kaj sufero de la kroata urbo Vukovar (18-an de novembro 1991)
46438413_1972560456157453_1703899966834999296_n.png 471 kB
Kroata Esperantista Unuiĝo organizas jam tradician memorkunvenon dum kiu ni legos la rakontojn el la libro "Rakontoj el Vukovar" de Siniša Glavašević en la traduko de Lucija Borčić. Simbole la kunlegado ekos je la 18.11 h, kiam en la tuta Kroatio eksonos la preĝejaj sonoriloj memorigante pri la terura okazo kaj sendante la mesaĝon "Neniam plu milito!".

La legadon akompanos la fotoj de Vukovar (aŭtoroj Željko Grganić kaj Marija Belošević).

La evento okazos per ZOOM.


 

Foto: Marija Belošević
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

hes.keu(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto