🖥 🐀RB_Hameln: 🎶36-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Kantoparado KLEIN - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 KLEIN.jpg 30 kB
Detala programo:
11.10.2023:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
36-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. 




Reguloj:
  • Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
  • Nur post la 9+1 prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni
    • Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
    • Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al  hameln@esperanto.de  per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
    • Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
  • Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:  
    • la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton.
    • unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
    • al sep kantoj vi donas po 1 poento
  • Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
  • Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
  • La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj ekde 2023 maksimume 2 fojojn (entute prezentitaj 3 fojojn) kaj poste denove proponitaj post unu jaro.

Propraj proponoj
  • Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
  • Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
  • Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.

Rezulto de la voĉdonado
Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube:
  • la liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
  • la ligilon al la resuma filmo
  • la rezulton de la voĉdonado
Alklaku la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
 
 
Multan plezuron! 
 
A) Rezulto 36-a Kantoparado.PNG 161 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Proponoj dum la 36-a Kanto-Parado je la 11.10.2023:
1) Heinz: 3:15 Ĉio estas amo – Armel Amiot https://www.youtube.com/watch?v=09Pp-2uCogE
2) Ewa: 3:51 Kiel la tero belas – Kajto https://www.youtube.com/watch?v=Kl1-MwAk8IE
3) Raia: 4:35 Al via flanko – Clarissa Sabatini https://www.youtube.com/watch?v=bRlgHTArVZk
4) Pavel: 3:49 Bonvenon al la 109-a UK – Joel Muhire https://www.youtube.com/watch?v=srBFHH2nEYM
5) Christoph: 1:24 Se estus birdo mi – Krysztof Daletzski kun filino https://www.youtube.com/watch?v=AdbEoSFGuYo 
6) Karin: 2:43 La Golemo – jOmO https://www.youtube.com/watch?v=cfCJZ7NknR8 
7) Klaas: 2:06 Knabinoj en la nuboj – TBC elŝutaĵo (petu la filmon de Heinz, se vi ŝatas spekti ĝin) 
8) Sven: 4:23 La pluvo – María Villalón https://www.youtube.com/watch?v=fOBkKcbJUAE 
9) Anjo: 4:47 Trovis mi patrujon – Anjo Amika https://www.youtube.com/watch?v=Nnwhe0UnZD4
10) Guido Br.: 4:11 Sereneco – Feri Floro https://www.youtube.com/watch?v=Uor3YwuOsOs 

Atentu: Jena kanto atingis la limon de 3-foja partoprenado kaj oni ne plu povis voĉdoni por tiu kanto:
Kanto n-ro 1: Ĉio estas amo de Armel Amiot

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/y4mdspt3qr_xijkrzk1psa kaj  https://pollunit.com/de/polls/y4mdspt3qr_xijkrzk1psa/evaluations 

C) Poentoj 36-a Kantoparado.PNG 36,8 kB


Venkintoj post la voĉdonado (31 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 38 poentoj: Trovis mi patrujon - Anjo Amika
2-a rango kun 31 poentoj: Sereneco - Feri Floro
3-a rango kun 27 poentoj: La Golemo - jOmO

D) Landoj 36-a Kantoparado.PNG 26,9 kB

 
Denove estis bela vespero dum la 36-a Kantoparado. Entute partoprenis 49 homoj el 18 landoj (Italujo, Belgujo, Ukrainujo, Brazilo, Slovakujo, Kroatujo, Hungarujo, Francujo, Svislando, Israelo, Kongo Kinŝaso, Pollando, Litovujo, Ĉeĥujo, Hispanujo, Svedujo, Bulgarujo kaj Germaujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 31 homoj

 Aliajn Resumajn Filmojn vi povas spekti sur la paĝo de Verda Stacio: https://verdastacio6.webnode.cz/kantoparado/

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma filmo de la 36-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj dek kantoj, kiuj estis ludataj en la 36-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉