Kultura Tago Wolvega
10:30 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Tiu ĉi tago okazos en la frisa urbo Wolvega

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

En 2027 okazos la kultura tago de Esperanto Nederland en la provinco Frislando, en la urbo Wolvega.
Ni organizos interesan tagon por ĉiu esperantisto, el Frislando, el Nederlando kaj el aliaj landoj.
Certe okazos promenado tra la urbo, la frisa grupo Kajto preparos prezenton. Anke kaj Nanne bone konas la provincon Frislandon.
Lode Van der Velde jam promesis veni kaj vendi novajn Esperantlingvajn librojn.
La tago komenciĝos matene, ĉirkaŭ la deka.
 
Wolvega havas stacidomon 900 metrojn for de nia kunvenloko, Huis op de hoogte.
Por kelkaj el vi Wolvega estas tro malproksima por iri tien kaj reen en la sama tago.
Pripensu ĉu vi ne volas resti kelkajn tagojn pli. En kaj ĉirkaŭ Wolvega estas pluraj eblecoj lui dometon, resti en hotelo, aŭ tendumi. Eventuale Harm povas doni al vi pli da informoj. 

Harm Voortman estas la ĉeforganizanto, li loĝas kaj laboras en Wolvega. 
Aliaj membroj de la grupo Esperanto Nord-Nederlando certe kunlaboros.

Pli da informoj sekvos en oktobro 2026. 
Aliĝilo tiam ankaŭ estos preta.


Dosieroj
Informoj

www.esperanto-nederland.nl
kultura-tago(ĉe)esperanto-nederland.nl
Kerkstraat 13, 8471 CD Wolvega

Interesiĝantoj

Administranto