La Esperanto-Centro invitas la esperantistojn ĉirkaŭajn kaj iliajn klubojn al unutaga restado.
La ideo estas interkonatiĝi, komune vivi unu tagon en esperantista etoso, viziti la centron kaj ĝiajn bibliotekon kaj libroservon, dividi la manĝaĵojn alportitajn de ĉiuj (salato, salumita aŭ sukera torto, pico, ktp.), promeni en la vilaĝo kaj en la kamparo (laŭ la vetero) kaj babili gufuje eventuale pri sia esperantista somero.
Estos ebleco tranokti la antaŭan nokton aŭ la postan aŭ ambaŭ.
Povas esti utile kunporti faldeblajn seĝojn kaj tablojn.
Rendevuo en Bouresse (Vienne), 4 rue du Bureau.
Sabaton la 28an de septembro, de la 10a horo ĝis la 16a.
Kosto por tranoktado 15 € (sin anonci).
kasisto.kvinpetalo@sfr.fr