Chiun jaron okazas en Raon aux bois (88220) dutaga kunveno de lokaj produktantoj kaj metiistoj, kiuj proponas siajn vendajhojn al publiko ghenerale bonvena al ekologiaj ideoj.
Vigligos la eventon ekspozicioj, praktikaj atelieroj por scivolemuloj, ludoj, spektakloj, koncertoj, prelegoj.
Nia asocio, invitita de la organizantoj prizorgos, dimanchon 24an, budon, kie eblos informighi pri esperanto kaj ghiaj lerneblajhoj, kaj vidi librojn kaj revuojn.