Kadre de la legoklubo de BEJO ni legos sinsekve la kvar libroformajn poemarojn de nia bedaŭrata Paulo Silas.
En ĉi tiu unua renkontiĝo ni priparolos lian lastan poemaron, "Transgeneraciaj Kulpoj", libere elŝuteblan ĉe http://literaturo.esperanto.net/poem/libr/transgeneracikulp.html
Legu la libron, ekkonu tiun brilan poeton kaj venu babili kun ni!