Ekskurso en Montargis
07:00 - 18:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
20-a Junio : Ekskurso en Montargis.

Kunveno/Evento

Ekskurso en Montargis.


La pariza grupo de SAT-Amikaro proponas viziti Montargis https://eo.wikipedia.org/wiki/Montargis.

Matene (10h45 - 12h) ni vizitos la historian muzeon de la Ĉina-Franca amikeco
https://fr.wikipedia.org/wiki/Mus%C3%A9e_historique_de_l%27amiti%C3%A9_franco-chinoise, prezo : 2€ (pagota surloke) ; vizitebla rulseĝe.
En la jaroj 1910 kaj 1920 en Montargis venis junaj intelektuloj por pristudi la modernan Okcidentan mondon en la plano « Travail-Études » (laborado kaj pristudado), kies sidejo estis en la domo de la nuna muzeo. Ili estis influataj de anarĥiismo kaj ankaŭ de Marksismo, kaj de Montargis ili ludis gravan rolon en la kreado de la Komunista Partio de Ĉinio, lige kun Mao Zedong.
Li Shizeng / Li Yuying (https://eo.wikipedia.org/wiki/Li_Yuying) la iniciatinto de « Travail-Études » estis anarĥiisto kaj Esperantisto, amiko de Elisée Reclus.

Inter la 12h45 kaj 14h15 ni tagmanĝos
(ni decidu ĉu en restoracio, ĉu piknike).

Inter la 15-a kaj la 17-a ni krozados boate ĝis Conflans-sur-Loing, prezo : 13,50€
(pagota ĉe la Oficejo de Turismo) ; enŝipiĝebla rulseĝe.
Montargis estas eta Venezio https://www.tourisme-montargis.fr/decouvrir/croisieres-fluviales-a-bord-du-zia/.

Poste ni paŝe vizitos diversajn aspektojn de Montargis.
Inter aliaj kuriozaĵoj menciindas la domo "Feuillette" el lignaj traboj kaj pajlo https://fr.wikipedia.org/wiki/Maison_Feuillette.

Aliro, rendevuo : ni entrajniĝos matene je 9h12 ĉe la stacidomo Paris-Bercy. La trajna vojaĝo daŭras dum unu horo, Montargis situas sude de Parizo, post Fontainebleau kaj Nemours. Reveno : ni eliros el Montargis per trajno je 19h47 por reesti en Parizo je 20h52.

Por ke ni ĝuste preparu la ekskurson kaj rezervu la krozado-boaton, bonvolu sendi mesaĝon al satamtam@proton.me, aŭ signi vian interesiĝon en la apuda dekstra parto de ĉi-paĝo.

( Ĉi-tiu evento estis antaŭe planita je aliaj datoj : en Majo, poste je 6a de Junio ; ni petas pardonon al la kolegoj, tiuj datoj estas nuligitaj, la ekskurso okazos ja je Sabato la 20-a de Junio. )


Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
45200 Montargis

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureHENRY Bruno


User profile picturePierre Dieumegard

Administranto