🖥 EASP-prelegoj: "La viro, kiu kalkuladis, verkadis kaj instruadis – Malba Tahan." > JAMES PITON
16:00 - 17:30
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Malba Tahan (1895-1974) publikigis en 1938 “La viron, kiu kalkuladis”. Tiu romano, kun elementoj de arabaj kaj persaj kulturoj, sukcesis kapti la atenton de generacioj. En la prezento oni konatiĝos kun trajtoj de la ĉefrolulo, Beremiz Samir, “la viro, kiu kalkuladis”, kun la biografio de la tre humanisma aŭtoro Malba Tahan kaj lia proksima ligiteco al Esperanto

InternaciaLokaAlia

PRELEGO: petu ligilon al Anna Lobo en annalightworker@gmail.com
INTERVJUA ARENO: petu ligilon al Anna Lobo en annalightworker@gmail.com
VINJETO: ne estos ĉifoje

Strukturo de la evento: 30-50 minuta prelego kaj tuj poste, en la sama bitĉambro, oni povos fari demandojn al la preleginto. La ligilo de la bitĉambro estos disvastigita de Anna Lobo (vidu ŝian retadreson malsupre). AVERTO: Ambaŭ eventoj, kaj prelego kaj intervjua areno, estos REGISTRITAJ kaj AFIŜITAJ ĉe JUTUBO

Prelego:
# PRELEGANTO: "JAMES PITON", el Paulínia, SP - Brazilo;
# TEMO: "La viro, kiu kalkuladis, verkadis kaj instruadis – Malba Tahan."
# Pri la PRELEGANTO:
⮚     Komputilisto, filatelisto, tradukanto kaj patro de du E-denaskuloj;
⮚     Iama TEJO-estrarano (1995-97);
⮚     Aktivulo de Esperanto-Ligo Filatelista (ELF/AREK);
⮚     Li esploras pri E-filatelo, pri la ikonografio de Esperanto en la fruaj bildkartoj kaj pri                      Esperanto-korespondaĵoj, kiuj trairis ŝtatan cenzuron;
⮚     Komitatano A de Brazilo por UEA (2000-2010) kaj Ĉefdelegito de UEA por Brazilo (2003-2013);
⮚     Komitatano B de UEA por la periodo 2022-2025.

# RESUMO de la PRELEGO: 
En la glora sed ne ĉiam facila tasko allogi gelernantojn al la aplikado de konceptoj de Matematiko, verkisto kreis por tio en Brazilo beletran rimedon. Inter pluraj verkoj pri Matematiko kaj sciencoj jam en la 1920-aj jaroj, Malba Tahan (1895-1974) publikigis en 1938 “La viron, kiu kalkuladis”. Tiu romano, kun elementoj de arabaj kaj persaj kulturoj, sukcesis kapti la atenton de generacioj. Ĝi estis tiel sukcesa, ke antaŭnelonge la plu eldonata libro atingis sian 100-an eldonon. En la prezento oni konatiĝos kun trajtoj de la ĉefrolulo, Beremiz Samir, “la viro, kiu kalkuladis”, kun la biografio de la tre humanisma aŭtoro Malba Tahan kaj lia proksima ligiteco al Esperanto. Krome oni parolos pri la indeco aperigi Esperanto-version de la furora libro en 2024, memore al la 50-jariĝo de la forpaso de la aŭtoro. 

 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj